HejmpaĝoRadio Vatikana
Radio Vatikana


Autres langues


  Kiuj ni estas


  Horaro de la    programoj


  Niaj programoj


  Skribu al la redakcio


  Subtenu RV


  Ligoj


  RV produktaĵo

Homepage du Vatican


  Vatikana hejmpaĝo


  Liturgiaj celebroj de    la Papo


  Gazetara Salono de    la Sankta Seĝo


  L'Osservatore
   Romano



  Vatikana Televida    Centro


PROGRAMOJ EN ESPERANTO
"Estu laudata Jesuo Kristo"

 

 

CELOJ
Trifoje semajne je h. 21h20 laŭ la mezeuropa tempo (MET) la esperanto-elsendoj de Radio Vatikana informas pri la vivo de la Eklezio kaj agado de la kristanoj en la mondo (karitato, ekumenismo, interreligia dialogo) kaj pri informoj el la monda kroniko, kun speciala atento je humanaj, sociaj kaj . Semajna rubriko proponas la katolikan vidpunkton pri nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj. Ni volonte gastigas, por intervjuo antaŭ niaj mikrofonoj, esperantistojn vizite al Romo.

IOM DA HISTORIO
Radio Vatikana gastigas esperanton inter siaj lingvoj, disponigante "antenan spacon" por la elsendoj en la internacia lingvo, prizorgataj de IKUE. Aprile de 1976 esperanto estis aŭdebla en dumnokta (sabato-dimanĉo) muzika programo, temis pri mallongaj bibliaj kaj alispecaj citaĵoj. Ekde la 2an de januaro 1977 surondiĝis la semajnaj elsendoj: komence temis pri unu elsendo semajne, dimanĉe vespere. En 1980 estis aldonita matena 14-minuta elsendo ĵaŭde, kiu poste estis translokita al merkredo. Oktobre de 1998, la 14-minuta elsendo estis limigita al 9-minuta vespera elsendo, sed kun enkonduko de tria elsendo (denove ĵaŭde). La entuta elsendotempo estas 27,20 minutoj semajne. Krome, dum la jaro okazas ekstervicaj elsendoj okaze de nedimanĉaj festotagoj. Esperanto ĉeestas ankaŭ en la bibliaj legaĵoj de la latinlingva Meso.

KUTIMA ENHAVO DE NIAJ ELSENDOJ

MERKREDE : la paŝista instruo de la Papo dum la merkreda ĝenerala aŭdienco ; informoj.

ĴAŬDE : semajna rubriko : "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto".

DIMANĈE : religia penso; informoj ; lasta dimanĉo de la monato : leterkesto.



"Bonan aŭskulton de nia elsendo en esperanto...."
La elsendoj okazas trifoje semajne je la sama horo 21.20 MET
sed per malsamaj frekvencoj


POR AŬSKULTI NIN PERE DE LA RADIO

TAGOJ

FREKVENCOJ

DIMANĈE
h. 21.20 MET
(daŭro 9'20")

MO: 585 kHz

MERKREDE
h. 21.20 MET (daŭro: 9')

MO:1260 kHz

ĴAŬDE
h. 21.20 MET (daŭro: 9')

MO:1260 kHz

MO = Mezaj ondoj KO = Kurtaj ondoj MET = Mez-Eŭropa Tempo = UTC+1
(ekde la 26a de marto ĝis la 29a de oktobro = UTC+2)

POR AŬSKULTI NIN PERE DE SATELITOJ

Dimanĉe

EUTELSAT HOT BIRD 13° EST (Eŭropo) 11804 MHz - Polarizado LVCP - Kanalo E
INTELSAT 325,5° East - 4097.75 MHz - LHCP Polarization

Merkrede kaj ĵaŭde:
EUTELSAT HOT BIRD 13° EST (Eŭropo) 11804 MHz - Polarizado LVCP - Kanalo-2 TelePace
INTELSAT 602,62° East - 4097.100 Mhz - LHCP Polarization

POR AŬSKULTI NIN PERE DE INTERRETO
elektu la ligojn en la supra parto de ĉi tiu paĝo, je la titolo “Program-aŭskulto”



Program-aŭskulto


Rekta Elsendo


Laŭpete


Professional audio for rebroadcasting


La voĉo de la Papo


Anĝeluso

Plej novaj programoj
Programo Aŭskultu Aboni
Dimanĉo programo Aŭskultu Aboni

Antaŭa paĝo  Antaŭa paĝo
Hejmpaĝo  Hejmpaĝo
Skribu al la redakcio  Skribu al la redakcio
top
top
All the contents on this site are copyrighted ©. Webmaster / Credits / Legal Conditions / Advertising
top
top