PROGRAMOJ EN ESPERANTO
"Estu laudata Jesuo Kristo"
CELOJ
Trifoje semajne je h. 21h20 laŭ la mezeuropa tempo (MET) la esperanto-elsendoj de Radio Vatikana informas pri la vivo de la Eklezio kaj agado de la kristanoj en la mondo (karitato, ekumenismo, interreligia dialogo) kaj pri informoj el la monda kroniko, kun speciala atento je humanaj, sociaj kaj . Semajna rubriko proponas la katolikan vidpunkton pri nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj. Ni volonte gastigas, por intervjuo antaŭ niaj mikrofonoj, esperantistojn vizite al Romo.
IOM DA HISTORIO
Radio Vatikana gastigas esperanton inter siaj lingvoj, disponigante "antenan spacon" por la elsendoj en la internacia lingvo, prizorgataj de IKUE. Aprile de 1976 esperanto estis aŭdebla en dumnokta (sabato-dimanĉo) muzika programo, temis pri mallongaj bibliaj kaj alispecaj citaĵoj. Ekde la 2an de januaro 1977 surondiĝis la semajnaj elsendoj: komence temis pri unu elsendo semajne, dimanĉe vespere. En 1980 estis aldonita matena 14-minuta elsendo ĵaŭde, kiu poste estis translokita al merkredo. Oktobre de 1998, la 14-minuta elsendo estis limigita al 9-minuta vespera elsendo, sed kun enkonduko de tria elsendo (denove ĵaŭde). La entuta elsendotempo estas 27,20 minutoj semajne. Krome, dum la jaro okazas ekstervicaj elsendoj okaze de nedimanĉaj festotagoj. Esperanto ĉeestas ankaŭ en la bibliaj legaĵoj de la latinlingva Meso.
KUTIMA ENHAVO DE NIAJ ELSENDOJ
MERKREDE : la paŝista instruo de la Papo dum la merkreda ĝenerala aŭdienco ; informoj.
ĴAŬDE : semajna rubriko : "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto".
DIMANĈE : religia penso; informoj ; lasta dimanĉo de la monato : leterkesto. |
"Bonan aŭskulton de nia elsendo en esperanto...."
La elsendoj okazas trifoje semajne je la sama horo 21.20 MET
sed per malsamaj frekvencoj
POR AŬSKULTI NIN PERE DE LA RADIO
TAGOJ |
FREKVENCOJ |
DIMANĈE
h. 21.20 MET
(daŭro 9'20") |
MO: 585 kHz |
MERKREDE
h. 21.20 MET (daŭro: 9') |
MO:1260
kHz |
ĴAŬDE
h. 21.20 MET (daŭro: 9') |
MO:1260
kHz |
MO = Mezaj ondoj KO = Kurtaj ondoj MET = Mez-Eŭropa Tempo = UTC+1
(ekde la 26a de marto ĝis la 29a de oktobro = UTC+2)
POR AŬSKULTI NIN PERE DE SATELITOJ
Dimanĉe
EUTELSAT HOT BIRD 13° EST (Eŭropo) 11804 MHz - Polarizado LVCP - Kanalo E
INTELSAT 325,5° East - 4097.75 MHz - LHCP Polarization
Merkrede kaj ĵaŭde:
EUTELSAT HOT BIRD 13° EST (Eŭropo) 11804 MHz - Polarizado LVCP - Kanalo-2 TelePace
INTELSAT 602,62° East - 4097.100 Mhz - LHCP Polarization
POR AŬSKULTI NIN PERE DE INTERRETO
elektu la ligojn en la supra parto de ĉi tiu paĝo, je la titolo “Program-aŭskulto”
 |